Claudius Rutilius Namatianus
LA MONAK-INSULO

La insulo Capraria jam de l' alta maro emerĝis.
      Plena de lumfuĝaj viroj sternas sin dezerte ĉi lok'.
Tiuj homoj sin mem nomas per greklingva vorto monakoj,
      ĉar ja ili volas vivi en soleco, sen atestant'.
Ili timas sortfavorojn, timrespektas malfeliĉaĵojn,
      kaj memvole mizeriĝas por sin savi de l' mizeriĝ'.
Ho la renversitaj cerboj! Kia stulta rabio estas
      timi de l' malbon' kaj dume esti sen toler' pri la bon'.
Ĉu per ĉi turmentoj ilin punas ia bagno de fato,
      aŭ en la visceroj tristaj ŝvelas al ili nigra gal'?

      Civitano estis iam tiu viva enterigit',
nia estis Ji, junulo, ol siaj eminentaj avoj
      nek laŭ havoj malsupera, nek pli malalta laŭ edziĝ'.
Kaj, pelata de furioj, forlasinte la homojn, terojn,
      li al ĉi kaŝejo turpa sin ekzilis, trokredemul'.
Pensas la povrul', ke l' dioj paŝtas sin sur malpuregaĵoj,
      kaj li pli rigoras al si ol la ofendita ĉiel'.
Ĉu pli aĉis, mi demandas, grego ensorĉita de Circe?
      Ŝanĝis sin la korpoj tie, kaj la animoj tie ĉi.